Patriarko (judismo)

Patriarko Jakobo kun la nepoj Manase kaj Efraim.

La patriarkoj (hebree: אבות = avotabot – singulare: אב = Abaramee: אבא = Abba]]) de la Biblio, kiam ili estas difinitaj striksence, estas Abrahamo, ties filo Isaako kaj la filo de Isaako Jakobo, nomata ankaŭ Izraelo, familia prapatro de izraelidoj. Tiuj tri personoj estas kolektive nomataj la “patriarkoj” de la "patriarka epoko".[1] Ili disvolvas gravan rolon en la bibliaj tekstoj dum kaj sinsekve de la respektivaj periodoj de sia ekzisto. Ili estas uzataj kiel signifaj indikiloj en la dia revelacio (vidu: Eliro 3,6) kaj en la Interligo (Levidoj 26,42) kaj daŭrigas gravrole funkcii en la abrahamaj religioj.
Plej ĝenerale, la termino "patriarkoj" povas esti utiligita por referenci al 20 prafiguroj kiel vivintaj en citita epoko kuranta inter Abrahamo kaj Adamo. La unuaj 10 estas diritaj “la antaŭdiluvaj patriarkoj, ĉar vivintaj pli frue ol la tutmonda diluvo.
Judismo kaj Islamismo subtenas ke la patriarkoj kaj iliaj unuaj edzinoj – Sara (edzino de Abrahamo), Rebeka (edzino de Isaako), Lia kaj Raĥel (edzinoj de Jakobo) – (konataj kiel “matriarkoj”) estas entombigitaj en la Groto de Makpela, loko konsiderita sankta de judoj, islamanoj kaj kristanoj.

  1. "Storia degli ebrei" Arkivigite je 2015-11-06 per la retarkivo Wayback Machine, sur mamash.it

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search